CHF36.00
Englert, Marine
Studinte pri artohistorio kaj muzeologio ĉe la Universitato de Neŭŝatelo, Marine Englert antaŭe laboris ĉe la Svisa Ambasado en Londono, ĉe la Arta Centro “Pasquart” en Bielo kaj ĉe la Civita Muzeo “Villa dei Cedri” en Belinzono. Ŝi kunlaboras ekde 2018 kun la Arkivoj Jura Brüschweiler – kiuj fariĝis Instituto Ferdinand Hodler en 2021 – por kiuj ŝi interalie gvidis la esplorprojekton por la centjariĝo de la forpaso de Hector Hodler, filo de Ferdinand Hodler, kiu rezultigis en decembro 2020 la aperon de la dulingva verko “Hector Hodler. Une posture pacifiste / Pacisma sinteno”.