La korbo malplenas.
Mascioni, Grytzko
Grytzko MASCIONI (Villa di Tirano, la 1an de decembro 1936 – Nizza, la 12an de septembro 2003) estis itallingva svisa verkisto.
Ekde 1961 li laboris kiel aŭtoro, reĝisoro kaj produktanto por la Svisa Itallingva Televizio. De 1991 ĝis 1996 li estis direktoro de la Itala Kultura Instituto de Zagrebo. En 1990, per La notte di Apollo, li estis inter la kvin finalistoj de Premio Strega. En 2000 li gajnis Premion Schiller.