La korbo malplenas.
CHF18.00
Árpád MÁTHÉ (naskiĝis la 8-an de novembro 1936, mortis la 14-an septembro 2015 en Budapeŝto post plurjara malsano) estis hungara esperantisto kaj doktoriĝinta kemiisto. Li instruis kemion en la universitato de Budapeŝto.
Fervora esperantisto, li ankaŭ instruis en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE) kaj prelegis en la Internacia Kongresa Universitato interalie dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto en Roterdamo (1988), Brajtono (1989), Vieno (1992) kaj Vilno (2005).