La korbo malplenas.
CHF48.00
Giovanni BOCCACCIO, esperantigite (kp. PIV) Bokaĉo (naskiĝis 16-a de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco, mortis la 21-an de decembro 1375 en Certaldo) estis itala poeto.
Li estas unu el la tri “kronoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro Dekamerono, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco” (malpruda). Bokaĉo, kiu verkis itallingve kaj latinlingve, estis majstro de la novelo. La dekamerona majstroverko estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.