Minnaja, Luigi
Luigi MINNAJA, (naskiĝis la 21-an de januaro 1899 en Pisticci, mortis la 27-an de januaro 1974 en Romo) estis itala esperantisto, ŝtatoficisto. Ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA estas atribuata Premio Luigi Minnaja por eseoj.
Esperantisto de 1926. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la loka Esperanto-grupo en Romo kaj ĝia ĉefa Esperanto-aktivulo, kune kun s-ino Carolina Minnaja. Li estis unu el la plej aktivaj kaj sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo en Italio kaj ankaŭ vaste ekster ĝiaj limoj. Luigi Minnaja restis fidela al la lingvo kaj al la idealoj, ligitaj al ĝi, ĝis la lasta momento de sia vivo. Li fariĝis membro de UEA kaj senĉese laboris por la Asocio, interalie kiel delegito en Romo kaj peranto kaj ĉefo-delegito por Italio de 1945 ĝis 1969, kiam pro la ne tre bona sano li retiriĝis de tiu funkcio.