Nervi, Mauro

Mauro Nervi (naskiĝis 1959) estas itala kuracisto, germanisto kaj esperantlingva poeto kaj tradukisto.

Nervi naskiĝis en La Spezia, havena urbo en la nordo de Italio. Studento de medicino, li doktoriĝis pri ĝenerala kirurgio. Ekde 1984 li laboras en la Kirurgia Departemento ĉe la Universitato de Pizo. Post tio li doktoriĝis en 1994 pri germana lingvo kaj germana literaturo, en 1999 pri klasika filologio, kaj en 2003 pri filozofio en la sama universitato. Depost 1995 li kritike verkis pri Franz Kafka, Goethe, kaj Kleist kunlabore kun la Fakultato pri Germanistiko.

Nervi estras la retejon http://www.kafka.org/. Ĝis 2008 li estis prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio, kaj de tiam prezidas la posteulan asocion Akademio Literatura de Esperanto.

Publikaĵoj

Sen produkto.