Pita, Fernando
Fernando PITA, esperantisto ekde 1984, bakalaŭriĝis pri la portugala kaj hispana lingvoj, magistriĝis pri hispanlingvaj literaturoj kaj latina lingvo, doktoriĝis pri la latina ĉe UFRJ (Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, 2010) kaj nun li estas profesoro je la sama fako ĉe UERJ (Universitato de Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro). Li membras en la Brazila Akademio de Filologio, kie li okupas la seĝon n-ro 39. Li konkludis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), en la jaro 2017. Ekde la jaro 2015 li dediĉas parton de sia tempo al la eldonado de libroj en esperanto kaj en 2022 aperis lia traduko de Cours de linguistique générale de Ferdinand de Saussure, eldonita de LF-koop. Paralele al tio, li ankaŭ verkis diversajn recenzojn kaj artikolojn, publikigitajn en diversaj esperantaj periodaĵoj: Literatura Foiro, Rio Esperantista, Brazila Esperantisto, Esperanto, Beletra Almanako, Monato, ktp.