Stakian-Vuille, Madeleine

Madeleine Stakian-Vuille, pseŭdonime Mad Mevo, estis svisa esperantistino kaj poetino. Ŝi naskiĝis la 15an de februaro 1910en La Chaux-de-Fonds (Svisujo) kaj forpasis la 13an de decembro 2004 en Ĝenevo. Ŝi apartenis al horloĝista familio en kiu oni aktive muzikis amatorece. Ŝia patro ludis klarneton kaj volonte frandis la muzikaĵojn ludatajn de sia duenaskita filino. Liberpensulo, li membris ĉe la movado Libre Pensée ( libera penso); tial Madeleine, sorbiĝinta de idealismo, nature daŭrigis sian vivon en tiu animstato. La familio Vuille instaliĝis en Ĝenevo ekde 1918, tiam Madeleine lernis Esperanton ĉe la ŝtata lernejo, kie ĝi estis instruata oficiale dum du jaroj. Ŝi daŭre perfektiĝis, praktikis kaj instruis ĝin.

Por vivteni sin ŝi laboris ĉe la redaktejo de semajna revuo La Femme d’aujourd’hui (Hodiaŭa virino), tiu okupo bone kongruas kun ŝia amo kaj sento por la franca lingvo; poste ŝi laboris ĉe banko.

Flanke de sia profesia vivo ŝi daŭrigis sian muzikan perfektiĝon, interalie ricevante lecionojn de fortepiano de Marcel Milloud, instruisto ĉe la konservatorio. Edziniĝinta kun Ardachès Stakian ekde 1936 kaj patrino de du filinoj, ŝi instruis muzikon private dum sia tuta vivo.

Publikaĵoj