Ĝoja art'

Giuseppe GIUSTA estas itala piano-majstro kiu prezentis sin soliste, duope aŭ eĉ kvarope en pluraj eŭropaj landoj, kaj en gravaj amerikaj, aziaj kaj afrikaj koncertejoj. Li havas krome grandan sperton pri akompanado de operkantistoj. Membro de Nuovo Quartetto Pianistico Italiano, kies lasta KD aperis en la serio “Great Performances” de eldonejo Phoenix.

 

Jean-Thierry von BÜREN ekstudis muzikon okjara: unua notkanton kaj flutludon, poste, dum multaj jaroj, pianarton. Li atingis koncertan nivelon ankaŭ je transversa fluto, prezentis recitalojn en Eŭropo, Ameriko kaj Afriko. Apud sia profesio kiel licea instruisto pri lingvoj, li estris miksitajn kaj virajn korusojn kaj de longe kantas baritone kun ĉambra ensemblo, daŭre perfektigante sian voĉon. Li prezentis diversajn recitalojn, plurfoje kun soprano Lorenza Venturelli.

 

Loretta VENTURELLI naskiĝis el italdevena familio, kaj edukiĝis, loĝas kaj instruas en Svislando. Ŝi studis kantarton en la Neŭŝatela Konservatorio, kaj prezentis sin soliste en Svislando kaj Francio. Ĉar ŝi ŝatas kanti en pluraj lingvoj, la sperto kanti en esperanto estis por ŝi malkovro. Loretta Venturelli partoprenas renkontiĝojn kiel voĉa ilustranto de popolaj kaj klasikaj kanzonoj, ankaŭ el la mezepoko, en diversaj lingvoj.

Publikaĵoj