11a Lingva Kolokvo
Kio post la fino de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)?
Ni ĝojas inviti vin al la 11a Lingva Kolokvo (LK), kiu okazos de la 1a ĝis la 4a de majo 2025 en la pitoreska urbo La Chaux-de-Fonds, Svislando, ĉe la Esperanto-Domo (nun centjara!).
Ĉi tiu prestiĝa evento, organizita de Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), estas unika ŝanco por pripensi kaj diskuti gravajn lingvistikajn temojn pri esperanto. La ĉi-jara LK estos kuplita prioritate al terminologio, kaj levas la jenan demandon al siaj partoprenontoj: “Kio post la morto de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)?”
Tiu demando estas aparte grava konsiderante la historion kaj signifon de TEC en nia komunumo. Ĝi estis fundita en 1987 kiel instanco de UEA, sed ĉesis funkcii dum la 2010aj jaroj. Ĝia malapero lasis vakuon en la fako de la esperanta terminologio, sed UEA ŝajne ne intencas revivigi ĉi tiun gravan instancon: ĉu eblas alternativo?
PROGRAMO
merkredon la 30an de aprilo
ekde 15h00: alvenoj kaj vespermanĝo je 19h30
ĵaŭdon la 1an de majo
9h15: inaŭguro de la kolokvo, prezidas Perla Martinelli (dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio)
10h45: Ilona Koutny pri Leksikografia kaj terminografia laboro kadre de temvortaro
14h30: Alessio Giordano pri Lingvistika terminologio en esperanto ekde la frato de René de Saussure…
16h30: lingvotesta sesio laŭ LTSEC
20h30: distra vespero
vendredon la 2an de majo
9h00: vizito de CDELI
10h45: Ilona Koutny pri Terminoj de la supera instruado, laŭ spertoj en universitata instruado pri esperantologio
14h00: Asembleo de KCE (en unua kunvoko)
14h30: Asembleo de KCE (en dua kunvoko)
17h00: novaĵoj en la libroservo de KCE, la plej vasta en Svislando
20h30: distra vespero
sabaton la 3an de majo
9h00: Giorgio Silfer pri Diplomatia kaj geopolitika terminologio en esperanto
10h45: Giacomo Comincini pri Onomastika demando en la esperanta tradicio: kia landa nomenklaturo?
14h15: ekskurso kun vizito en speciala ludkafejo (por ne asembleanoj)
14h30: Ĝenerala Asembleo de LF-koop
20h30: distra vespero
dimanĉon la 4an de majo
9h00: forumo pri Terminologio en Eo: ĉu fondi apartan sciencan instituton?
11h30: konkludoj kaj fermo de la kolokvo
Aliĝu tuj por profiti favoran rabaton kaj partoprenu la diskuton kun gravaj fakuloj, esperantologoj kaj lingvistoj.
PROGRAMKOTIZO:
Ĝis 28/02/2025: 80 CHF/EUR
Poste: 100 CHF/EUR
MANĜOJ (inkluzivas maten-, tag- kaj vesper-manĝojn):
40 CHF/EUR tage/persone
TRANOKTADO:
1-lita ĉambro: 45 CHF/EUR tage/persone
2-lita ĉambro: 34 CHF/EUR tage/persone
Aliĝu tuj aŭ skanu la QR-kodon.

LISTO DE ALIĜINTOJ:
– Ilona KOUTNY
– Perla MARTINELLI
– Giacomo COMINCINI
– Giorgio SILFER
– Manuela BLANCO
– Alessio GIORDANO
– Paul-Henri LESPRIT
– Stan KEABLE