La korbo malplenas.
CHF45.00
Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl, mortis la 15-an de aŭgusto1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto. Esperantistiĝis en 1926. Li verkis multajn originalajn poemojn. Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.
Post sia morto, Karolo Piĉ estis entombigita en la litomiŝla tombejo, kiun li antaŭe mem famigis inter esperantistoj per sia romano “La Litomiŝla Tombejo”. Lia tombo tie portas la numeron 137/IV.
Du jarojn post lia morto, t.e. en 1997, estis eldonita lia romano Ordeno de verkistoj.