Thijssen, Theo
Theodorus Johannes (Do) THIJSSEN (naskiĝis la 16-an de junio 1879 en Amsterdamo, mortis la 23-an de decembro 1943 en Amsterdamo) estis nederlanda verkisto, instruisto, politikisto de Socialdemokrata Laborista Partio kaj esperantisto.
De 1921 ĝis 1939 Thijssen estis ĉefa estrarano de la sindikato de la nederlandaj instruistoj kaj vizitis ofte internaciajn kongresojn. Pro siaj spertoj je tiaj kongresoj li ekkredis je la utilo de Esperanto. En 1929 Thijssen en la sindikatĵurnalo raportis pri internacia kongreso en la svisa Bellinzola. Ĉiu parolado devis esti ripetita per tradukistoj en minimume du aliajn lingvojn kun ĉiuj malutilaĵoj tiele kaŭzitaj.
La posta ŝtatpremio porinfan- kaj porjunula literaturo estas nomita laŭ Thijssen, kaj nun la nomo estas Theo Thijssen premio. En 1995, en lia naskiĝdomo ĉe Eerste Leliedwarsstraat 16 estis malfermita la Theo Thijssen Muzeo.