NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE)

Daŭro
ĝis
Loko

Hotel Golden Bahía, Tossa de Mar, Katalunio

(LISTO DE ALIĜINTOJ SUBE)

 

Ĉu vi volas sperti semajnon plenan de naturo kaj kulturo en unu el la plej ĉarmaj urboj de Costa Brava? Ni invitas vin al NAKSE – NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, kiu okazos de la 12a ĝis la 18a de oktobro 2025 en Tossa de Mar! Ĝi estas historia marborda urbo en Katalunio, konata pro sia mirinda natura pejzaĝo, oraj plaĝoj kaj impona mezepoka fortikaĵo, la sola tute konservita ĉe la kataluna marbordo. Promenante tra la mallarĝaj, pavimitaj stratoj, vi malkovros la kastelon de la 12a jarcento kun ĝiaj sep turoj, la pitoreskan lumturon kun panoramaj vidoj al la Mediteraneo kaj la ĉarman vilaĝon, karakterizitan de pluraj romiaj restaĵoj.

 

Dum NAKSE vi loĝos komforte en la kvarstela hotelo Golden Bahia, nur kelkajn minutojn piede de la urbocentro kaj proksime de la plaĝo. La hotelo proponas modernajn ĉambrojn, vastan ĝardenon, naĝejojn, terasojn, luksan spa-centron kun saŭno, turkan banejon kaj bongustan bufed-restoracion kun pladoj kaj lokaj kaj internaciaj. 

 

Ĉu vi pretas renkonti esperantistojn el diversaj landoj en amikeca etoso, partopreni kulturajn atelierojn, prelegojn, ekskursojn kaj vesperajn programojn? Malkovru la naturon kaj historion de Tossa de Mar, ĝuante la komforton de la hotelo kaj plibonigu vian esperanton per la diversaj kursoj kaj programeroj.

 

Aliĝu per la suba ligilo aŭ skanu la QR-kodon. Ni atendas vin en Tossa de Mar!

 

Aliĝu nun kompilante la formularon kaj pagante la programkotizon:
ĝis 31/03/2025: €80
ĝis 31/05/2025: €100
ĝis 31/07/2025: €120
poste: €140

 

Aliĝoj validas ekde la pago de la programkotizo, la prezoj de la ceteraj servoj (manĝoj kaj tranoktado) estos kalkulitaj laŭ la aliĝdato.

 

Praktikaj informoj

La plej rapida maniero atingi Tossa’n estas per rekta ekspresa buso el la flughaveno de Barcelono. La sama kompanio veturas el la flughaveno de Ĝirono (Girona) kaj inter Tossa kaj centra Barcelono (Estació del Nord). La plej proksima fervoja haltejo estas Blanes (linio R1 de regionaj fervojoj) el kiu buso L69 veturas al Tossa.

 

Por ajna informo, bonvolu kontakti nin ĉe naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)

 

 

 

LISTO DE ALIĜINTOJ

1   —   Giorgio Silfer – Eŭropo

2   —   Saŝa – Frentanio

3   —   Manuela – Esperantio

4   —   Nanne – Frislando

5   —   Ankie – Frislando

6   —   jOmO – Okcitanio

7   —   Giorgio – Italio

8   —   Angel – Hispanio

9   —   Belén – Hispanio

10 —   Anonima el Rincón de la Victoria – Hispanio

11 —   Juan – Hispanio