Tzaut, Olivier
Olivier TZAUT naskiĝis en Parizo, 1935, vivis dum sia infaneco en suda Francio, poste plejparte en Svislando. Li laboris kiel instruisto en elementa lernejo en la berna parto de Ĵuraso. Li estas unu el la tri ankoraŭ vivantaj fondintoj de Kultura Centro Esperantista, kiu staras en la urbo La Chaux-de-Fonds.
En 1977 li produktis belkantan 33-turnan diskon kaj kasedon “Tra l” mondo”, plejparte el tradukoj de Claude Piron. En 1981 ĉe LF-koop li produktis duan popolmuzikan diskon (kun kaseda varianto) “Karnavaleto”, helpe de Gianfranco Molle.
Li luktas kontraŭ la mortpuno kaj specife por akompano kaj liberigo de Roger McGowen, kiu sidas en usona malliberejo sen iu ajn kulpo. Planète + Justice kaj Radio Télévision Suisse produktis filmon de Nicolas Pallay pri Roger McGowen, kie Olivier Tzaut aperas kaj parolas pri siaj kontaktoj kun Roger kaj sia admiro al tiu elstara personeco.
Li vivas en la urbo La Chaux-de-Fonds.