Urbanová, Eli
Eliška URBANOVÁ (ĉeĥe Eli Urbanová, naskiĝis la 8-an de februaro, 1922 en Čáslav, Ĉeĥio — mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis ĉeĥa verkistino kaj poetino kiu verkis en la ĉeĥa (sub la pseŭdonimo Eliška Doubravská) kaj en esperanto, honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (1986-1995), muzikistino, kaj profesie instruistino.
Urbanová esperantistiĝis en 1948. Kune kun ŝia edzo Štěpán Urban (aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961), ŝi membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Ŝi multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon.
Urbanová verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj Konkursoj de UEA.
En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956.
En 1997 Eli Urbanová kunfondis la Internacian Verkistan Asocion ĝis ekestis en 1983 la Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membriĝis.
De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. En 2001 ŝi akiris OSIEK-premion pro Hetajro dancas. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro.
En 1996 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. La saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1982.