La korbo malplenas.
CHF39.00
Eugène de ZILAH, esperanta beletristo, naskiĝis en Mezőtúr, Hungario, la 3-an de januaro 1939 kiel Jenő Éltető Zilahi, kaj mortis la 2-an de oktobro 2020. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio, kie li fariĝis franca civitano, li laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino Madeleine de Zilah li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En 1991 li ekvivis sur sia jaĥto “Kerguelen” en Grekio kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkis literaturan prozon, eseojn, artikolojn).