Mattos, Geraldo

Geraldo MATTOS Gomes dos Santos (naskiĝis la 28-an de junio 1931 en Terezopolo, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, mortis la 23-an de marto 2014 en Kuritibo) estis brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Mattos diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj (trobadoraj poemoj) de la kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV-a jarcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965.

Li poste instruis en la Federacia Universitato de Paranao kaj la Militista Kolegio, ambaŭ en la urbo Kuritibodum 30 jaroj, krome laboris kiel instruisto por la Ministerio pri Laboro dum 40 jaroj ĝis emeritiĝo. En la portugala lingvo li verkis pli ol tridek librojn pri la instruado de la portugala kaj pri lingvistiko.

Li estis gravulo en la Rozkruca movado.

Publikaĵoj