La korbo malplenas.
Sur la marmorklifoj
CHF15.00
Jünger, Ernst; Nilsson, Bertil; Chmielik, Tomasz. Sur la marmorklifoj. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2006. 127 p.
Striokodo (ISBN)
9783906595184
Ernst Jünger, Sur la marmorklifoj
traduko de Bertil Nilsson, postparolo de Tomasz Chmielik
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2006
Ĉiuj konas tiun sovaĝan melankolion, kiu nin kaptas ĉe la memoro pri tempoj pli feliĉaj. Kiel nerevokeble for ili estas, kaj ni estas pli senindulge disigitaj de ili ol per iaj distancoj. Ankaŭ, aperas la bildoj pli loge en la rebrilo; ni pensas pri ili kiel la korpo de mortinta amatino ripozanta profunde en la tero kaj nin pleniganta per tremo simile al dezerta miraĝo de pli alta kaj pli spirita pompo. Ree kaj ree niaj sopiroplenaj revoj provas veki la pasintecon en ĉiu ĝia ero. Tiam povas ŝajni, kvazaŭ ni ne plenigis la mezuron de amo kaj vivo ĝisrande, sed neniu pento povas kompensi la neglektitan. Ho, se tiu sento povus fariĝi al ni instruo por ĉiu momento de feliĉo! (p. 7).