Boulton, Marjorie

Marjorie BOULTON (naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 2017) estis angla poetino, prozistino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.

Boulton naskiĝis en 1924 en Teddington, apudurbo de Londono, en Anglio. Ŝia patro estis Harry Boulton, estro de la gimnazio de Barton-upon-Humber, Lincolnshire, Anglio; ŝia patrino estis Evelyn Cartlidge.

Boulton studis ĉe la gimnazio de Barton-upon-Humber sub ŝia patro. Poste, ŝi studis la anglalingvan literaturon ĉe Somerville College, Universitato de Oksfordo, de kiu ŝi diplomiĝita en 1944.

Profesie, Boulton laboris kiel la estro de la altlernejo Charlotte Mason, en Ambleside, Anglio (nun parto de la Universitato de Cumbria).

Boulton eklernis Esperanton en 1949, kaj poste iĝis unu el la plej vaste konataj Esperantaj aŭtoroj. Krom ŝia beletra verko, ŝi ankaŭ rolis kiel gvidanto de la Esperanta movado tra la mondo. En 1967 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.Ŝi estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Marjorie Boulton estis prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES.

En 1971, Boulton reiris al Universitato de Oksfordo por doktoriĝo. Post doktoriĝo, ŝi esploradis, verkis, kaj gvidis la Esperanto-movadon plentempe.

Publikaĵoj