Setälä, Vilho
Vilho Suonio SETÄLÄ (setele), kelkfoje nur Vilho Suonio (naskiĝis la 4-an de aprilo 1892 en Helsinko, Finnlando, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Espoo, Finnlando) estis finna ĵournalisto, redaktoro, aŭtoro, fotografisto, ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando, kaj kultura influulo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto, delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando kaj direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando. Li estis pioniro de fotografa arto en Finnlando.
Setälä esperantistiĝis en 1907 kaj aktive aliĝis al la movado en 1911. Li gvidis multajn kursojn kaj prelegojn. Depost 1917 li iĝis ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando. Li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando 1918–1922 kaj prezidanto de ĝi 1955–1965. Li ankaŭ estis delegito de Universala Esperanto-Asocio de 1912, en 1934 komitatano. Membro de la Akademio de Esperanto. Direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando (EIF) de ĝia fondo en 1920. Ĝenerala sekretario de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1922.
Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de Espoo troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en Finnlando, Esperantotie (Esperanto-vojo).
Lia Esperanto-finna vortaro de 1919 estis reviziite reeldonita en 1922 kaj 1934 kaj la ĉefa tiuspeca konsultverko de la intermilita periodo kaj ankoraŭ longe post 1945. Lia alidirekta Plena vortaro Finna-Esperanta kun ĉirkaŭ 32 000 kapvortoj de 1923 daŭre restas pli ampleksa ol la samspeca de Joel Vilkki de 1963 (ĉ. 17 000 kapvortoj).