Konsorcia magazeno de la Esperanta Civito
Daŭrigante la tradicion de la kursoj pri beletra tradukarto, d-ino Perla Martinelli gvidos atelieron pri frazeologia tradukado. Temas pri larĝigo de la studo kaj uzo de la Esperanta Proverbaro, sed ne limigita al paremiologia intereso. Ni alfrontos konkrete frazojn oftajn en multaj lingvoj, parole kaj skribe, sed subite mankantajn en esperanto, aŭ mistradukitajn. Ekzemple: Last but not least; Tizio, Caio e Sempronio (Fulano, Mengano y Zutano; Every Tom, Dick and Harry; ktp). Venu kun kolekto da frazoj kies traduko vin turmentas/is!
Dato: 4-9 aŭgusto 2025
Gvidas: Perla Martinelli, Giuseppe Pranzo Zaccaria
La tranoktejo kaj kongresejo estas la Helvetia domo, en Ĉaŭdefono, Chemin des Postiers 27, 2300.
La elekto de la ĉambro NE inkluzivas la manĝojn.
Prezoj (tage/persone) por 1-lita ĉambro– 45,- CHF
Prezoj (tage/persone) por 2-lita ĉambro– 34,- CHF
Turisma imposto (tage/persone)– 4,- CHF
Tri manĝoj tage/persone en la Helvetia domo kostas 40,- CHF.