Staĝo pri tradukado de internaciaj kaj diplomatiaj dokumentoj – 2025

Stano Keable, prezidanto de Kultura Centro Esperantista (2023-2026), rakontas pri sia sperto dum la 3a staĝo pri tradukado de internaciaj kaj diplomatiaj dokumentoj.

 

Post la interesaj prelegoj kaj debatoj en la Lingva Kolokvo dum aprilo ĉe Kultura Centro Esperantista (KCE) en Ĉaŭdefono, Svisio (helpe de la bongustaj kuirartaj kreaĵoj de Manuela Blanco) mi ne hezitis elekti la plej allogan por mi el la anoncitaj en Heroldo de Esperanto someraj kursoj ĉe tiu montara kaŝejo, for de la Londona bruo. Temas pri la tria staĝo pri diplomatia tradukado — el la propra nacilingvo al esperanto. Mia persona celo estis tradukado ne diplomatia sed politika — mi volas poluri mian kapablon rapide redoni en la internacia lingvo aktualajn artikolojn el la anglalingva semajna gazeto komunista, Weekly Worker, kaj, kompreneble, ankaŭ verki la proprajn.

La unua principo de tradukado, pri kiu insistis nia instruisto, prof-ro Giorgio Silfer, estis la neceso scipovi ne nur la necesajn lingvaĵojn de elektita teksto, sed ankaŭ kompetenti pri la enhavo. Ĉar la kurso anonciĝis kiel “specife pri Eŭropa Unio”, ĝi komenciĝis per historia rigardo tra la origino kaj evoluo de la diversaj formoj de kuniĝo de kelkaj eŭropaj ŝtatoj ĝis la nuna fragila Eŭropa Unio, post la neantaŭvidita eliro de Britio.

Survoje, la diverslingvaj kursanoj, parolantoj de la angla (nur mi mem), franca, hispana, itala kaj hungara, kune alfrontis konkretajn lingvajn elektojn, helpe de komparo de la nacilingvaj tekstoj de la tiel nomata eŭropa konstitucio, ĉiu paralela al la esperanta, atingebla ĉe www.egalite.hu/konstitucio. Utila komparo. Provu ĝin.

Se vi volas mem ĝui la kamaradecan kunvivadon ĉe KCE, mi nepre konsilas al vi partopreni tiun ĉi unikan kurson.

 

Personaj informoj
Nomo
Genro
Adreso
Telefono aŭ Telegramo

Datoj de alveno kaj foriro
KEF okazos de la 22/07/2025 (unua ebla alventago) ĝis la 27/08/2025 (konkludo de la staĝo).

 


6
5
Tranoktado kaj manĝoj
Tranoktado

 

La elekto de la ĉambro NE inkluzivas la manĝojn.
 

Prezoj (tage/persone) por 1-lita ĉambro
– 45,- CHF

Prezoj (tage/persone) por 2-lita ĉambro
– 34,- CHF

Turisma imposto (tage/persone)
– 4,- CHF

 

Ĉambro
Mi kundividos la 2-litan ĉambron kun

Ĉu vi ronkas?

Organizante la ĉambrojn, ni klopodas apartigi ronkulojn de neronkuloj.


Kie mi manĝos?

 

Tri manĝoj tage/persone en la Helvetia domo kostas 40,- CHF.

 

Mi manĝas

CHF0.00
Mutuala Rabata Sistemo
Ĉu vi havas la esperantan civitanecon?

E-civitanoj rajtas je rabato laŭ la Mutuala Rabata Sistemo. Se vi ne estas civitano, sed intencas peti la civitanecon, ni invitas vin informiĝi tra la retejo de Esperanta Civito kaj kompili la petskribon.

 

Bonvolu indiki vian CEN-kodon.
Ĝi estas indikita sur via E-legitimilo.
Se vi ne konas aŭ memoras vian CEN-kodon bonvolu kontakti registro [ĉe] esperantio [punkto] net (registro[at]esperantio[dot]net)

 

Mi aplikas direktivon Hiltbrand kiel
Privateco kaj sekureco
Ĉu vi konsentas aperi en publikaj fotoj?

Via (mal)konsento rajtigas nin publikigi aŭ ne komunajn fotojn en kiuj vi aperas.

Ĉu vi volas aperi en la listo de aliĝintoj?
Kongreskarto
Programa kotizo
Programkotizo:
ĝis la 31/12/2024: 60,- CHF
ĝis la 31/03/2025: 70,- CHF
poste: 80,- CHF

 


CHF80.00
Plena kotizo
CHF80.00