Širjaev, Ivan Gennad'evič

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse Иван Геннадьевич Ширяев, ankaŭ konata kiel Johano Genadleviĉ ŝirjaev, plumnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en la vilaĝeto Vereteja (ruse Веретея), gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 rusortodoksa pastro en Vologda, tradukisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto. Iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto.

Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L” Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.

Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.

Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).

Publikaĵoj