Handzlik, Georgo
Georgo HANDZLIK (pole Jerzy Handzlik) estas pola kantisto de Esperanto-kantoj. Li estis edzo de Małgorzata Handzlik, kiu en 2004 elektiĝis en la Eŭropa parlamento. Foje oni lin nomas la “Bardo sen barbo”, laŭ unu el liaj kantoj.
Georgo Handzlik gvidas en Pollando plurajn entreprenojn, el kiuj inter esperantistoj plej konata estas la eldonejo KLEKS, kiu eldonas librojn kaj sondiskojn en Esperanto kaj la pola lingvo. Georgo Handzlik havas du filinojn. En kelkaj Esperanto-aranĝoj, ekzemple la Universala Kongreso 2018 en Lisbono kaj Arkones 2018, li kantis kune kun sia filino Dominika Handzlik.
En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado estis honorigita per Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.