Waringhien, Gaston

Gaston WARINGHIEN (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Parizo) estis franca profesoro kaj grava vortaristo, gramatikisto kaj historiisto de Esperanto. Li aperigis verkojn sub la pseŭdonomoj Georges E. Maura, A. Nurak, kaj A. Papadiamantopoulos.

Waringhien gvidis kursojn pri Esperanto, verkis kaj tradukis. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefredaktoro de La Nica Literatura Revuo. Li multe tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla kaj la germana, kaj kontribuis al la Angla Antologio. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li prilaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Grand Dictionnaire Espéranto-Français (Granda Vortaro Esperanta-Franca) (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de Plena Gramatiko (1935), poste nomita Plena Analiza Gramatiko (5a eld. 1985), kun Kálmán Kalocsay.

Publikaĵoj