Zavadlav, Etel

Lerninte esperanton en 1988, Etel Zavadlav baldaŭ aktiviĝis en urbo Spalato, sed dudekon da jaroj poste ŝi ankaŭ trovis vojon al arta kreivo.

Kongrue al sia zodiako (ĝemelanino), ŝi ege ŝatas vojaĝi, kaj ŝia inklino eble donis impulson ankaŭ al aventurema vivo; kio cetere estas natura por homo loĝanta ĉe la maro. 

Dufoje patrino, plurfoje inicita al nova profesio, Etel ŝosis kiel verkistino kadre de la revuo Femina kaj la gazeto Heroldo de Esperanto. En 2009 ŝi jam estis pli ol burĝono beletre, kiel pruvas ŝia atentinda ĉeesto en la novela antologio Vizaĝoj. Per Spite kaj sprite nia publiko ĝuas ŝian plenan kolekton, proze kaj poezie.

Publikaĵoj