Martinelli, Perla
Perla MARTINELLI naskiĝis la 30an de junio 1938, italdevena, ŝi estas esperantisto de post 1952, publicisto kaj vicprezidanto de LF-koop por la mandato (2024-2026). Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio “La Patrolo”, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la stirilon de la revuo al Ljubomir Trifonĉovski, en 1997 ŝi iĝis ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto dum kvindek numeroj kaj de 2006 ĝis 2015 ĉefredaktis Femina. Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn tri tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio. Ŝi partoprenis en la fondo de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN Internacia ŝi atingis en 1993 kiel delegito ĉe la tiama Mondkongreso en Santiago de Kampustelo.