Pascarella, Cesare

Cesare PASCARELLA (Romo, la 28an de aprilo 1858 – Romo, la 8an de majo 1940) estis itala poeto kaj pentristo.

Lia literatura aktiveco startas en la jaro 1881 per la publikigo de kelkaj poemoj en la roma dialekto. En la sama periodo, li fariĝis amiko de Gabriele d’Annuncio. Post kelkaj vojaĝoj al Afriko, Barato kaj Ameriko inter la jaroj 1882 kaj 1885, li aperigas la verkon Villa Glori, kiun Giosuè Carducci taksis mejloŝtono de la itala poezio.

Publikaĵoj