Rossetti, Reto

Reto Mario ROSSETTI, konata kiel Reto ROSETTI (naskiĝis la 11-an de aprilo 1909 en Biascakantono Tiĉino de Svislando, mortis la 20-an de septembro 1994 en la brita Gosport) estis svisa, poste brita Esperantisto kaj profesoro. Unu jaron antaŭ li mortis lia dua edzino, Olive Rossetti. Frato de Reto estis Cezaro Rossetti, aŭtoro de Kredu min, sinjorino!.

Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperadis en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l” Mondo, poemaro, El la Maniko, novelaro kaj Pinta Krajono, poemaro. Lia plej grava traduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukis el la angla poezio. Redaktoro kaj la precipa kunlaborinto super la Angla Antologio.

Tri el liaj verkoj troviĝas sur la Baza legolisto de William Auld: El la Maniko, 33 Rakontoj, Pinta Krajono.

Publikaĵoj