La korbo malplenas.
CHF9.00
William Auld (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Londono, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota Esperantlingva poeto, verkisto kaj tradukisto. Li plurfoje estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo, en 1999, 2004, kaj 2006 kaj estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj.
William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto, kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto, kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis sin pri ĝi kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.