Xavier, Francisco Cândido
Francisco Cândido XAVIER (Chico Xavier) (naskiĝis la 2an de aprilo1910 en Pedro Leopoldo, mortis la 30an de junio 2002 en Uberaba) estis brazila mediumo, la plej elstara en la mondo laŭ la nombro de publikigitaj libroj. Entute li verkis pli ol 400 verkojn kaj disvendis jam pli ol 50 milionojn da libroj. Liaj gepatroj estis s-ro João Cândido Xavier kaj s-ino Maria João de Deus (forpasintaj respektive en 1960 kaj 1915). Li ricevis unuagradan instruadon. Profesie li estis komizo en butiko kaj publika oficisto, emerito ekde 1958. Ekde la jaro 1959 li loĝis en Uberaba.
Li konstatis sian mediumecon en la aĝo de sep jaroj. Li malkaŝis al la familianoj, ke li vidas spiritojn. Li asertis, ke lia patrino aperadis al li kaj ke li povis paroli kun ŝi. En 1917 Xavier partoprenis sian unuan spiritistan seancon. En 1927 li komencis aktivi en spiritisma medio. Ĝis 1931 li mediume skribis mesaĝojn kaj poemojn, kiuj estis poste publikigataj. En Aŭgusto 1931 li mediume verkis poemaron, kies enhavo estas atribuata al pluraj forpasintaj brazilaj kaj portugalaj aŭtoroj. Li asertas, ke en 1931 aperis al li spirito, nome Emmanuel, kiu konigis sin kiel iaman romian senatanon. Tiu spirito estis laǔ Chico Xavier la gvidanto de lia mediuma agado. Chico Xavier psikografiis entute pli ol kvarcent librojn pri diversaj temoj kaj fakoj: scienco, moralo, religio, filozofio, psikologio, romanoj , rakontoj, poemaroj, historiaj verkoj k.a. Tiujn verkojn li ne atribuis al si mem, sed al la spiritoj.