Esperanta literaturo 2025/26 (dua semestro)

Docento
Giorgio Silfer
Daŭro
ĝis
Loko

C. Ricardo de la Vega 14, Málaga, Hispanio

Okaze de la kunlaboro inter Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj la Esplora Instituto de Esperantologio (EIE), ni anoncas la starigon de speciala katedro pri esperanta literaturo, sub la gvidado de prof-ro Giorgio Silfer. Ĝi okazos dum la jaro 2026.

La kursoj okazos rete krom semajno en ĉeesto ĉe la Naturamika Esperanto-Domo de Málaga, de la 9-a ĝis la 15-a de februaro 2026, kontraŭ 35€ tage/persone (manĝoj ne inkluzivitaj).
Ĉi tiu evento estas unika oportuno por esperantologoj kaj literaturkritikistoj profundigi siajn sciojn pri la riĉa literatura heredaĵo de Esperanto. Giorgio Silfer, kun sia vasta sperto kaj pasio por la lingvo, lekcios kaj diskutos pri la plej gravaj verkoj kaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo.
La kurso estos malfermita al ĉiuj interesitoj, kiuj deziras plibonigi sian komprenon de la Esperanta kulturo kaj ĝiaj literaturaj atingoj. Ni invitas vin aliĝi por ĉi tiu speciala okazo kaj partopreni en nia komuna esploro.


Detaloj de la evento:
    •    Dato: dua semestro 2025 de februaro ĝis junio 2026.
    •    Loko: por la dua semestro 2025/26 okazos restado en Hispanio ĉe la naturamika Esperanto-Domo dum tuta semajno de februaro 2026, de la 9-a ĝis la 15-a. Detalajn informojn ricevos individue la partoprenintoj en la unua semestro.
    •    Docento: Giorgio Silfer

 

ALIĜILO