La korbo malplenas.
Fondita en 2005, samtempe kun Feminisma Esperanta Movado (FEM), kies esenca parto ĝi estis, Femina tuj montris sian gvidlinion per la subtitolo: revuo en esperanto ne nur por virinoj. Fakte, kvankam ĝi naskiĝis ĝuste por valorigi la ĝenerale tro silentajn esperantistinojn, ĝi libere traktis ĉiujn indajn temojn, sen ideologiaj bremsoj. La grandformatan revuon, eldonitan de LF-koop, ĉefredaktoris en 2005 Agneta Emanuelsson kaj de 2006 al 2015 Perla Martinelli, kun elstaraj konstantaj kunlaborantoj.
Konsultu la arkivon.