Fighiera, Gian Carlo

Gian Carlo Fighiera (naskiĝis la 1-an de marto 1929) estas itala esperantisto kaj internacia turisma sekretario kaj oficisto.

Li esperantistiĝis en 1947 kiel studento en Torino(Italio), aktivis kiel kursgvidanto kaj fondis la Informan Servon de Itala Esperanto-Federacio, kies vicprezidanto li fariĝis. Ekde 1955 li ekdeĵoris kiel itineranta Konstanta Kongresa Sekretario de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj kunorganizis ses Universalajn Kongresojn. En 1961 li fariĝis vic-ĝenerala sekretario de la Eŭropa Asocio de Vojaĝagentejoj ECTAA, en Bruselo (Belgio). Ekde 1978 ĝis la emeritiĝo en 1988 li laboris ĉe la Monda Organizaĵo pri Turismo (agentejo de UN) en Madrido (Hispanio). Post emeritiĝo li revenis al Torino kaj dum 15 jaroj instruis kongres-organizadon en seminarioj en superaj fakaj lernejoj en pluraj urboj, samtempe publikigante kelkajn fakajn librojn en la franca, Esperanto kaj itala. Dum sia tuta vivo Fighiera aktivis en lokaj kaj naciaj Esperanto-asocioj kiel preleganto, kursgvidanto kaj organizanto de programoj kaj renkontiĝoj. Li edziĝis la 20-an de aprilo 1960 al la polino Ada Sikorska. Ilia familia lingvo dum 36 jaroj estis Esperanto. Kiel prezidanto de la senprofitcela societo Heroldo de Esperanto li kunlaboris kun Ada, ĝis ŝia morto en 1996, en la eldono de la samnoma gazeto. Tiutempe li prizorgis la eldonon de la Zamenhofa traduko de Fabeloj de Andersen kaj de Esperanto-lernolibroj (inter kiuj Paŝoj al plena posedo de W. Auld) en diversaj lingvoj. Li verkis multajn artikolojn kaj eseojn rilate al la Esperanto movado. En 2004 li estis elektita Honora Membro de UEA. Honoran membrecon li ricevis ankaŭ de nombraj aliaj E-organizaĵoj kaj fakaj asocioj. Pri kongresa fako Fighiera verkis kvin librojn kaj plurajn eseojn en la franca, Esperanto kaj itala.

Publikaĵoj