Informa gazeto pri la esperanta mondo, fondita de Teo Jung en Kolonjo, 1920 (sub la nomo Esperanto triumfonta). Modere favora al la Pariza centralo, relative antagonisma kaj al UEA kaj al la laborista movado, Heroldo de Esperanto (HdE) pretervivis dum tri jaroj la nazian ondon, sed en julio 1936 la Tria Regno konfiskis la presejon kaj definitive fermis la redakcion. Post la milita paŭzo HdE reaperadis, daŭre relative antagonisma al UEA, interalie subtenante la atistojn en la povokonflikto, kamuflita per lingva demando, konata kiel la ata/ita-batalo. La sintenado kontraŭa al UEA aperis plej evidente post la transpreno de la redaktora stirilo fare de Ada Fighiera-Sikorska en 1962. HdE fariĝis la opozicia gazeto, konstante batalanta kontraŭ Ivo Lapenna, ĝis lia retiriĝo en 1974. Poste la gazeto subtenis la novan reĝimon en UEA, tamen ree kritika kontraŭ la “burokrata aparato”. En 1996 la gazeto estis vendita, kun la librostoko, al LF-koop. Sub la nova posedanto HdE (daŭre sendependa religie kaj politike) fariĝis vere sendependa de la tradicia E-movado, prezentante la vidpunkton de ĉiuj partioj. La redakcio de HdE partoprenis en la fondo de la Esperanta Civito (2 junio 2001). Nuntempe la eldonado de HdE apartenas al Kultura Centro Esperantista (KCE), kie ĝi rolas kiel monata informa gazeto, sed ĝin daŭre posedas LF-koop.