La korbo malplenas.
CHF18.00
Attila JÓZSEF (naskiĝis la 11-an de aprilo 1905, mortis la 3-an de decembro 1937) estis apud Endre Ady la plej granda poeto de la 20-a jarcenta hungara literaturo. Lia naskiĝtago (11-a de aprilo) estas la Tago de la Poezio.
Li naskiĝis en malriĉa familio kiel filo de JÓZSEF Áron sapokuirista laboristo kaj PŐCZE Borbála, lavistino. Liaj du pli aĝaj fratinoj estas Jolán kaj Etelka, lia bofrato estis Elemér Pászti.
Attila József studis en Scienca Universitato Francisko Jozefo. Li mortis en 1937 sub radoj de ŝargovagonaro. Oficiale oni parolas pri memmortigo, sed kelkaj diras, ke okazis nur akcidento, kiam li volis trairi inter la vagonoj kaj la vagonaro abrupte ekmoviĝis.