Literatura Foiro

CHF56.00
Literatura Foiro. La Chaux-de-Fonds, Svislando: Kooperativo de Literatura Foiro; Literatura Foiro. 64 p.
Abontipo
Striokodo (ISSN)
9770393290005

Literatura Foiro (LF) estas kultura revuo en esperanto, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la esperanta literaturo. Ekde 1975 oficiala daŭriganto de Norda Prismo, kaj de 1991 organo de Esperanta PEN-Centro.

Fondita en 1970, la revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon kaj kulturpolitikon.

LF ŝosis el junula elano, arbeto kiu havis tuj la saĝon grefti al si pli maturajn spertojn, en fekunda simbiozo. Hodiaŭ ĝia disbranĉiĝinta trunko montras, ke utopioj realiĝas, foje. Jam de pli ol kvindek jaroj niaj iamaj kaj nunaj kunlaborantoj atestadas la senvelkan elanon promocii originalan transnacian kulturon, esperantlingvan kaj alternativan.
LF kaj ĝia kooperativo ĉiam dediĉis sin al kleriĝo kaj klerigo per esperanto, ankaŭ danke al la starigo de seminarioj, kursoj kaj atelieroj. La plej imponaj rezultoj de nia laboro estis la akcepto en 1993, fare de PEN Internacia, de la Esperanta PEN-Centro, kaj la publikigo en 2015 de Historio de la esperanta literaturo (748 pp.), kunverkita de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Se vi volas partopreni nian idealismon, nian scivolemon pri ajna formo de kulturo, kaj precipe amas nian belan lingvon, LF estas via gazeto: ne rifuzu vian helpon al ĝi.

 

“Jen, Literatura Foiro estas via gazeto, karaj “verdaj donkiĥotoj”: ĝi esperas fariĝi forumo por viaj intervenoj, interkonatigi vin, krei novan ligilon en kultura etoso” (LF 1, junio 1970). 

 

Legu pli ĉe literaturafoiro.com