Enkonduko al literatura kritiko
Giorgio Silfer, Enkonduko al literatura kritiko
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Ĝenevo – Milano 1983
Estas evidente ke la mondkoncepto de Zamenhof plej profunde karakterizis E-on. Ke ekzemple de kombi li derivis kombilo, sed de broso brosi, estas facile klarigeble ĉar li estis ruslingva. Kaj ankaŭ en la esprimoj tipaj de E-o rekoneblas la zamenhofa pensmaniero, ĉi-foje ne rusa, sed juda. En E-o la glaso estas duone plena, kaj ne duone malplena, kiel en la plejparto de la eŭropaj lingvoj (aliaj, ne hindeŭropaj, uzas apartan adjektivon, kiel la finna). Tiu ĉi banala frazo enhavas tutan manieron koncepti la realon kaj bazan stileron.
Se la medio influas la individuon, tamen plej gravas la kromosomoj; facile estas rekoni la naciajn alportojn de la E-a literaturo, ege pli komplike trovi proprajn ecojn… (p. 48).