Istanbul' Istanbulo

CHF24.00
Sönmez, Burhan. Istanbul' Istanbulo. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2025. 265 p.

Burhan Sönmez, Istanbul” Istanbulo
tradukis Vasil Kadifeli, prefacis Giorgio Silfer kaj Burhan Sönmez
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2025

 

Tiuvespere mi denove iris al la malnova puto. Estis puto en la korto de nia domo ĉe la najbarejo de Menekŝe, kie mi pasigis mian infanecon. Kiam mi estis sola, mi kuŝis ĉe la buŝo de la puto kaj rigardis la mallumon en la fundo. Mi neniam rimarkis ke la tago finiĝis, kaj ke estis alia mondo ekster la profundeco de la puto. La mallumo en ĝi estis trankvila, ĝi estis sankta. Mi kutimis ebriiĝi per tiu odoro de humideco, kaj mia kapo turniĝis pro plezuro. Kiam iu komparis mian aspekton kun tiu de mia patro, kiun mi neniam vidis, aŭ kiam foje mia patrino vokis min Kamil, per la nomo de mia patro, anstataŭ Kamo, mi kutimis kuri ĝis la puto senspire. Dum mi enspiris aeron en miajn pulmojn tra la mallumo, mi forte etendis mian kapon en la puton kaj revis plonĝi en ĝian fundon (p. 22).

 

En subtera ĉelo, ses protagonistoj: kvar kaptitoj kaj du Istanbuloj: la supra, la splenda Istanbul’; kaj la suba, kies limoj konsistas el fera pordo kaj glaciaj muroj. La kvar homoj vanuigas siajn ĉenojn per rakontoj el la tuta mondo, verŝitaj en la kirlajn akvojn de la propra Istanbul’, tiom amata kaj sopirata. La romano disvolviĝas dum dek tagoj, kies respektivaj ĉapitroj formas riĉan tapiŝon de anekdotoj, identecoj kaj espero.

La verkon elturkigis Vasil Kadifeli kaj reviziis Perla Martinelli, ĝin prefacas intervjuo de Giorgio Silfer al Bur­­han Sönmez.

Klasika en sia sia strukturo kaj profunde kortuŝa, mi antaŭvidas ke tiu ĉi romano certe iĝos mem klasikaĵo.

  • Rosie Goldsmith


Istanbul’ Istanbulo estas korprema kaj fascina romano, tiom neforgesebla kiom neevitabla.

  • Diana Athill


Korŝira ampoemo al Istanbulo, rakonto disvolviĝanta inter la tortur­sesioj de kvar malliberuloj en subtera ĉelo. Odo al la doloro, verko en kiu Dostoev­skij renkontas Dekameronon.

  • John Ralston Saul


Ĉirkaŭ Sönmez videblas konstelacio de literaturaj mondoj kiu inkluzivas Gabriel García Márquez, la turka verkisto Ahmet Hamdi Tanpınar, Lev Tolstoj, Ludwig Wittgenstein, la irana poetino Forugh Farrokhzad.

  • Fabio de Propris


En ĉiu ĉapitro, persono kaj evento, la romano elvokas Istanbulon kiel civiton en sia tuteco. La romano ŝajnas politika, sed reale temas pri amo. Ĝi ŝajnas enfokusigi historiojn de individuoj, sed reale temas pri Istanbulo mem. Tamen, pli ol pri la ĉefurba reproduktado, la fokuso trafas la spacan kaj spiritan reproduktadon de la civito. Istanbulo estas loko por reproduktado de sufero, mizero, melankolio kaj espero. Ekzistas du Istanbuloj, unu sub la grundo kaj alia supre. Sed efektive ili ambaŭ estas unu kaj la sama.

Burhan Sönmez