La korbo malplenas.
La dekdu noktoj de Satano
CHF13.00
Imby, Emiano; Kalocsay, Kálmán. La dekdu noktoj de Satano. Prilly (Lausanne): Kooperativo de Literatura Foiro. 1990. 131 p.
Striokodo (ISBN)
9783906595016
Emiano Imby (Kálmán Kalocsay), La dek du noktoj de Satano
prefacis Gaston Waringhien, glosoj de Giorgio Silfer
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1990
Jehovo vidis tion kaj tio lin ĉagrenis,
de l” pun” eĉ Abrahamo apenaŭ lin detenis.
Li flustris furioze: “Sakrilegio fia!
la pugofiko estas privilegio dia!”
Sed ankaŭ la virinoj nun jam ribeli volis
pro l” ŝprucoj erarvojaj. Nu, pluraj sin konsolis
inter si reciproke per kiso lingv-al-lingva,
per suĉo de la cicoj, per fiketado fingra.
Sed la plimulto plendis, kaj eĉ kun grandaj bruoj:
“He, viroj, jen ni estas kun superflu” da truoj!
Ve, poiome mankos jam por ĉi truoj korko,
krom la kandelo, rapo, rafano, aŭ virporko” (p. 31).