La floroj de l' krepusko
Serĝo Elgo (Georges Lagrange), La floroj de l” krepusko
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1995
– Kiu? De kie? Ĉu vi aŭdis ion? Ĉu vi vidis ion?…
La konfuziĝo estis plena. Kompreneble la policanoj tuj blokis la pordojn, ke neniu eliru. Sur la podio la oficialuloj ankaŭ staris kaj interparolis en sama senhelpa konsterniĝo, jam aludante la nekompetentecon de la polico, tiom pli ke la ministro pri polico estis nun de maldekstra partio. Inter la studentoj unu knabino svenis.
– Kiu? De kie? – Neniu aŭdis. Neniu vidis.
Tamen, je la supraj vicoj, preskaŭ je la fona muro, blonda junulino kun anĝela vizaĝo, senespere gestadis al Santini, ke ŝi scias ion, ke ŝi volas ion diri. Fine li rimarkis ŝin kaj petis, ke ŝi malsuprenvenu. Oni en la homamaso malfacile tralasis ŝin.
Atinginte la ĉefpodion, ŝi klarigis, ke jam dum la aplaŭdoj ŝi aŭdis kvazaŭ pafon malantaŭ si. Nur pro la falo de la ministro ŝi poste komprenis, ke ja tio estas pafo (p. 36).