La korbo malplenas.
Poemoj
CHF5.00
Pavese, Cesare; Minnaja, Carlo. Poemoj. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 1982. 29 p.
Cesare Pavese, Poemoj
tradukis Carlo Minnaja
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 1982
Venos mort” kun viaj okuloj –
ĉi mort” kiu nin akompanas
de maten” ĝis vesper”, sendorma,
surda, kvazaŭ rimors” malnova
aŭ malvirt” absurda. Okuloj
viaj estos vana parolo,
krio ne dirita, silento.
Tiaj ilin vidas matene
vi dum sola vi sur vin fleksas
en la spegul”. Kara espero,
tiam ekscios ankaŭ ni
ke vi “stas la viv” kaj l” nenio (p. 24).