Ŝia lasta poŝtkarto

CHF15.00
Elgo, Serĝo; Lagrange, Georges. Ŝia lasta poŝtkarto. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 1988. 227 p.

Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Ŝia lasta poŝtkarto
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds / Barcelona / Milano 1988

 

Mi ne kredas pri la hom-amasoj. Ili nur ŝafas. Ĉu la papon de Romo, ĉu tiun de Moskvo, egale. Foje ili eĉ pendolas inter ambaŭ. Mi emas kredi pri la izoluloj. En ili kuŝas la morgo. Ili estas pentristoj, muzikistoj, poetoj, eble nur metiistoj. Sed ili rifuzas la nunon, la normon, kaj nur ili gravas. Nur ili lasos spuron en la ŝlimo de la historio. La aliaj nur la ŝlimo estas. Ili vivas, manĝas, fekas kaj fikas, faras infanojn, kiuj ankaŭ fekos, fikos kaj mortos kaj plu vivigos ekspluatistojn. Sed restos el ili nenio (p. 224).

 

Legu fragmenton