La korbo malplenas.
Verda stelo kaj roza triangulo
CHF15.00
Silfer, Giorgio. Verda stelo kaj roza triangulo. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2021. 111 p.
Striokodo (ISBN)
9783906595269
Giorgio Silfer (red.), Verda stelo kaj roza triangulo
Specifa antologio
postparoloj de Judit Felszeghy, Tiberio Madonna, Stella Meester, Carlo Minnaja, Suso Moinhos, Lilia Nikolova, Hubertus M. Schweizer, Giorgio Silfer, Ljubomir Trifonĉovski
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2021
Mi sciis ke Panjo ne plu amas paĉjon. Li estis nula homo, enkorpigita mizero. Li ne havis monon. Li ne ŝoforis. Li ne kapablis farbi la murojn memstare. Li estis magra kaj nervoza, ĉiam grumblanta. Panjo ne kaŝis ke ŝi ne amas lin. Tiam mi pensis ke Panjo nenion kaŝas.
“Neniam en mia vivo mi lekis piĉon!”, publike fanfaronis mia patro. Liaj amikoj el la strato – publiko por tiu monologo – mokridetis al tio.
“Kiu do lekas vian edzinon, Toni?”
“Ĉu mi rajtus anstataŭi vin por tiu devo?”
“Idioto, vi perdos la edzinon!”
Li sentis sin tre bone ĉar li neniam lekis piĉon. Kvazaŭ pro tio li meritus oran medalon (p. 77).