Baghy, Julio

Julio BAGHY (hungare Baghy Gyula IFA:[ˈbɒɡi ˈɟulɒ], pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo; naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj ankaŭ aktoro en sia junaĝo.

Naskita en Aŭstrio-Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Baghy naskiĝis en 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, al familio de hungaroj. Lia patro estis drama aktoro; lia patrino estis teatra sufloro. En 1894, lia fratino naskiĝis, sed mortis post kelkaj monatoj.

Post siaj lernejaj studoj, en 1908 ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton, kaj ĝia “interna ideo” tuj forlogis lin.

En 1913, Baghy edziĝis kun virino, kiu baldaŭ naskis filinon.

La Unua mondmilito (1914–1918) rompis lian aktoran karieron. En 1915, Baghy estis konskripciita al la armeo de Aŭstrio-Hungario, kiu fine estis venkita. Tuj post konskripcio, en la septembro de 1915, li estis kaptita de la armeo de Rusio, kontraŭ kiu militis Aŭstrio-Hungario.

Dum ses jaroj (1915–1920), li devis pasigi for de sia patrujo en militkaptiteco en Siberio, kaptita Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj; tiu sperto estas priskribita, novele, en lia novelo Kiel Mihok instruis angle.

Post la Unua mondmilito, la venkita Aŭstrio-Hungario malfondiĝis, kaj Hungario iĝis sendependa. Reveninte al Hungario post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado. Li instruis multajn diversgradajn kursojn, gvidis Esperanto-Rondon Amikan, kaj aranĝis literaturajn vesperojn.

Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado li ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la Esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933).

En 1939, Baghy mem iĝis ano de Akademio de Esperanto.

En la septembro de 1939, la Dua Mondmilito ekis. Baghy ree suferis pro la milito; li perdis lian filinon. Hungario, aliancita kun Nazia Germanio, eventuale estis venkita.

Postmilite, Hungario, kune kun aliaj landoj en centra-orienta Eŭropo, iĝis komunisma lando, kaj fondiĝis la Hungara Popola Respubliko. Dum la jaroj de Malvarma Milito, estis malfacile komuniki kun eksterlandanoj, kaj Baghy ne plu povis travojaĝi Eŭropon kaj gvidi la Esperanto-movadon. Dum tiu epoko, pro manko de mono, Baghy provizore laboris kiel policano.

En 1956, la Esperanto-movado reviviĝis en Hungario. Baghy ĉeestis ĉe la Universala Kongreso en Kopenhago en 1956.

En 1958, Baghy feliĉe retrovis sian perditan filinon en Ĉeĥoslovakio. Li malsaniĝis en 1961, sed li daŭre ĉeestis ĉe Universalaj Kongresoj (1959, 1961, 1963, 1966).

Baghy fine mortis en la 18-a de la marto de 1967 en Budapeŝto, je la aĝo de 76 jaroj. Li estis enterigita en la tombejo Kerepesi (hungare Kerepesi úti temető) en Budapeŝto.

Publikaĵoj