Fernández, Miguel
Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN naskiĝis en Granado(Hispanio), la 18-an de majo 1950. Tie li studis, krom la abiturienteco, solfeĝon kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980. Li estas membro de i.a. HEF, SAT kaj UEA kaj iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de Esperanto-verkistoj. Li gajnis plurajn premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, de kiuj nuntempe li estas la Prezidanto. Miguel Fernández kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Sennaciulo, Sennacieca revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto,Caja de resistencia kaj Boletín revuo de Hispana Esperanto-Federacio (HEF).
Li estas la aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil’ de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78-a UK. Ekster Esperantujo, nuntempe Fernández ne malofte rolas kiel “la esperanta voĉo” de interalie grupo da madridaj soci-kritikaj poetoj, kadre de poeziaj revuoj, publikaj deklamadoj ktp, kie siajn poemojn li prezentas nepre dulingve (hispane-esperante), kaj tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.