Cappa, Giulio
Giulio CAPPA (naskiĝis en 1951 en Romo, Italio) estas itala literaturisto, kiu ankaŭ aktivas kiel esperantlingva verkisto kaj aparte kiel tradukisto de la itala al Esperanto. Kiel studento pri literaturo en la 1970-aj jaroj en Romo, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ interalie Renato Corsetti, Marcella Fasani, Paolo Piccirilli, Susanna Castelviva kaj Mario Milan. Tiam li aparte tradukis tekstojn de socikritikaj kantoj al Esperanto — multajn el tiuj kantaj tradukoj muzike prezentis Gianfranco Molle, Marcella Fasani, Guido Brandenburg kaj Susanna Castelviva. Fine de la 1970-aj jaroj li estis redaktoro de la revuo Kontakto.