Magris, Claudio
Claudio MAGRIS (naskiĝis la 10-an de aprilo 1939 en Triesto) estas itala verkisto, tradukisto, politikistokaj germanisto.
Magris studis germanistikon en la universitato de Torino kaj tiu de Freiburg im Breisgau kaj instruis germanan literaturon kiel profesoro de la universitatoj de Torino kaj Triesto, ĝis sia emeritiĝo en 2006. De 1994 al 1996 li estis ano de la itala senato, elektita tra listo, kiu portis lian nomon (lista Magris). Lia ĉefverko estas “Danubio” kun kiu li estis en 1987 gajninto de la Premio Bagutta kun Daniele Del Giudice. En tiu verko li ankaŭ aludis al Esperanto.
En 1995 li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Klagenfurt. En 2011 li ricevis honoran doktorecon de la Katolika Universitato de Loveno(KUL) kiu honoris lin “pro lia intelekta, arta kaj politika sindevontigo al Eŭropo. Liaj intervenoj en la publika debato pri temoj kiel solidareco, diverseco kaj sekulareco montras, ke literaturo provizas forumon por pripensado, kritiko kaj dialogo.”
En 2005 li ricevis la Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur (Aŭstrian ŝtatan premion por eŭropa literaturo).
De Magris aperis en Esperanto:
- La muzeo de milito, en traduko de Carlo Minnaja kies ĉefa temo estas milito, sed samtempe homaranisma kun multlingva etoso.
- Tempo kurba en Krems, eld. Edistudio, 2021. Kvin rakontoj kies ĉefa protagonisto estas la tempo, tra kiu la realo kaj nerealo intermiksiĝas.