Esperanta literaturo (EIE)

Daŭro
ĝis
Loko

Esperanto-Domo, Chemin des Postiers 27, La Chaux-de-Fonds, Svislando

Okaze de la kunlaboro inter Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj la Esplora Instituto de Esperantologio (EIE), ni anonca la starigon de speciala katedro pri esperanta literaturo, sub la gvidado de prof-ro Giorgio Silfer. Ĝi okazos de la 5a ĝis la 11a de aŭgusto 2025 ĉe la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono.
Ĉi tiu evento estas unika oportuno por esperantologoj kaj literaturkritikistoj profundigi siajn sciojn pri la riĉa literatura heredaĵo de Esperanto. Giorgio Silfer, kun sia vasta sperto kaj pasio por la lingvo, lekcios kaj diskutos pri la plej gravaj verkoj kaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo.
La kurso estos malfermita al ĉiuj interesitoj, kiuj deziras plibonigi sian komprenon de la Esperanta kulturo kaj ĝiaj literaturaj atingoj. Ni invitas vin aliĝi por ĉi tiu speciala okazo kaj partopreni en nia komuna esploro.


Detaloj de la evento:
    •    Dato: de la 5a ĝis la 11a de aŭgusto 2025
    •    Loko: Esperanto-Domo, Chemin des Postiers 27, La Chaux-de-Fonds 2300, Svislando
    •    Gvidanto: Giorgio Silfer

 

ALIĜILO