La korbo malplenas.
Debato pri la «Praga skolo»
CHF15.00
Urbanová, Eli; Silfer, Giorgio. Debato pri la «Praga skolo». Svislando: Kooperativo de Literatura Foiro. 1989. 59 p.
Eli Urbanová, Giorgio Silfer, Debato pri la «Praga skolo»
kun la interveno de Perla Martinelli, Herbert Mayer, Nicolino Rossi, Gaston Waringhien, Jiři Karen, Bernard Golden, Jarlo Martelmonto, Reto Rossetti, Claude Piron, Ralph Dumain
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1989
Iu germanlingva aŭtoro de la 18a jarcento foje konstatis, ke grandaj verkistoj konkeras pli facile laŭdojn ol legitecon de siaj verkoj. La samon oni povas konstati koncerne al Kalocsay: kvankam li certe apartenas al la personoj, kiuj en decida grado influis la evoluon de nia lingvo, liaj verkoj restas nelegataj de la vasta esperantista publiko.
La kaŭzoj de tiu nekonateco estas pluraj, nur unu mi ŝatus prilumi en mia referaĵo: lian sintenon al neologismoj (p. 5).